26 jun 2010

Yoani Sánchez en vikipedio


Yoani Sánchez (n. en Havano la 4-an de septembro 1975) estas kuba filologino kaj ĵurnalisto, loĝante en Havano, ŝi famiĝis tutmonde per diversaj gravaj amaskomunikiloj pro ŝia blogo Generacio Y (hispane Generación Y), ekde kie ŝi kritike priskribas la realecon de Kubo, malgraŭ la persekutoj kiujn ŝi denuncas (kaj kiuj eĥiĝas en tutmondaj amaskomunikiloj) flanke de la registaro de Raúl Castro. Generacio Y, kies aliro estis blokita en Kubo, estas la kuba blogo kun pli da sekvantoj kun tradukoj en 17 lingvoj, ĝi registras ĉ. 14 milionojn da vizitoj monate kun miloj da komentoj de la legantoj.

Ŝi kaj sia persona retpaĝaro estis premiitaj per multnombraj premioj kaj distingaĵoj: la hispana tagĵurnalo El País ŝin koncedis en 2008 la "Premion Ortega y Gasset" pri ĵurnalismo konsistanta el 15.000 eŭroj, en la branĉo pri cifereca ĵurnalismo; la revuo Time selektis ŝin en 2008 inter la 100 plej influaj personoj de la mondo; Generacio Y estis elektita de Time kaj la usona televidĉeno CNN inter la 25 plej bonaj blogoj de la mondo kaj Generacio Y ricevis la premion de la juĝantaro kiel la plej bona blogo en la konkurso The BOBs de la Deutsche Welle; cetere, ŝi estis la unua blogantino kiu gajnis unu el la prestiĝaj premioj pri ĵurnalismo Maria Moors Cabot, en 2009.

Yoani defendas la reformojn kaj ŝanĝojn (ekonomiajn kaj politikajn) en Kubo por ke ĝiaj civitanoj povu atingi materian bonstaton kaj personan realiĝon.[7] Ŝi ankaŭ elstaras pri ŝia aktivado en la promociado de la kuba alternativa blogaro kaj pro ŝia denunco kontraŭ la perfortado de la Homaj Rajtoj en Kubo. La usona prezidento Barack Obama diris pri ŝia blogo:


« Via blogo ofertas ja al la mondo specialan fenestron pri la realeco de la ĉiutaga vivo en Kubo. Estas revelaciiga ke Interreto ofertis kaj al vi kaj al aliajkubaj kuraĝaj blogantoj liberespriman spacon, kaj mi aplaŭdas tiujn kolektivajn penojn por kuraĝigi viajn sampatrianojn esprimiĝi pere de la teknologio.»

25 mar 2010

Kuba disidento kaj martiro Orlando Zapata.

Post 86 tagoj je malsat-striko forpasis la kuba politika disidento kaj enkarcerigito Orlando Zapata Tamayo. Laŭ sonbendo sendita de la opozicio al la amaskomunikiloj, la patrino de la opozicianto akuzas la komunisman registaron pro murdado de ŝiaj filo.

Zapata Tamayo, 42jaraĝa, forpasis en la Hospitalo Fratoj Ameijeiras kaj li estas la dua kuba opozicianto kiu forpasas post malsatstriko en la karcero. La unua estis Pedro Luis Boitel, komence de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Zapata estis en la grupo de la 75 disidentoj kondamnitaj en la Nigra Printempo de la jaro 2003 je 28 jaroj en prizono, kvankam en lia kazo, la akumulado de punoj pro ''malobeo, malrespekto kaj protestoj favore de la homaj rajtoj" pligrandigis lian maliberigon ĝis 36 jaroj en prizono.

La disidento ekstrikis post kiam la registaro malakceptis liajn petoj, inter ili, vestiĝi blankolore kiel disidento kaj ne la karcera uniformo. Krome, li protestis pro la kondiĉoj en kiuj troviĝas la politikaj enkarcerigitoj kaj ankaŭ li malakceptis manĝi la manĝaĵon de la malliberejo.

La Blanke-vestitaj Damoj

La '''Blanke-vestitaj Damoj''' estas opozicia movado de kubaj virinoj kreita de la edzinoj kaj aliaj familianinoj de politikaj enkarcerigitoj de Kubo (la kuba registaro kaj ĝiaj partianoj neas la politikan karakteron al iu ajn enkarcerigito en la insulo). Laŭ la movado mem kaj la organizoj kaj homoj kiuj apogas ilin, ili denuncas la ekzistadon de "demokratiaj aktivistoj'' enkarcerigitaj nur pro la fakto esti disidentoj de la altrudita diktaturo de Fidel Castro.
Pro tiu manipulado de Kubo la familianinoj de tiuj sendependaj ĵurnalistoj kiuj nur raportis per Radio Martí (kontraŭkastrisma usona radistacio kiu elsendas al Kubo) la realon de la reganta kaoso kaj situacio en Kubo, ili komencis realigi pacajn marŝadojn tra diversaj konataj stratoj de Havano. Per tiuj marŝadoj ili petas la tujan liberigon de la disidentoj kiuj troviĝas en delitaka sanstato. Kutime ili portas portretojn de iliaj familianoj aŭ la bildon ĉe t-ĉemizo kaj ĉiuj blanke vestitaj kiel paca simbolo kaj simile al la Patrinoj de la Placo de Majo en Argentino. La Blankevestitaj Damoj ĉeestas katolikan diservon antaŭ la marŝado.

La movado naskiĝis en 2003, post la tiel nomata Nigra Printempo de Kubo, kiu arigis la edzinojn kaj patrinojn de la 75 enkarcerigitoj, inter ili kelkaj famkonataj disidentoj, kiuj en marto de tiu jaro estis kondamnitaj je 28 jaroj en prizono pro "atenco kontraŭ la Ŝtato" kaj "elfosi la principojn de la Kuba Revolucio", inter aliaj falsaj akuzoj.


Per ili konstant
a sindediĉo al la kaŭzo por sendependa kubo kaj liberiĝo de iliaj familianoj, kiuj estis sendependaj ĵurnalistoj, en aprilo 2004, la Eŭropa Parlamento aprobis rezolucion apoge al la politikaj enkarcerigitoj kaj petis ilian liberigon per deklaro ke la enkarcerigo de tiuj ĵurnalistoj malrespektas la plej bazajn homajn rajtojn, speciale la esprimliberon kaj politikan asociiĝon. La movado ricevis la Premion Saĥarov por la Penslibero, donita de la Eŭropa Parlamento en 2005 sed ili ne povis ĉeesti la liver-ceremonion pro malpermeso de la kuba registaro eliri el la lando al ĉiuj reprezentantoj. En februaro 2006 la Eŭropa Parlamento aprobis rezolucion apoge al la Blanke-vestitaj Virinoj. Krom tiuj premioj ili ankaŭ ricevis plurajn aliajn kiel la Premio Libereco Pedro Luis Boitel 2005. En 2006 la Premion de '''Human Rights First''', NRO kun sidejo en Nov-Jorko.

Pro sesjariĝ
o de la amasa enkarcerigo, konata kiel ''Nigra Printempo'' la Blanke-vestitaj Damoj organizis septagan marŝadon en Havano komence en la dua semajno de marto, per kiu ili arde petis la liberigon de la disidentoj kaj kriis trifoje ''Liberecon, liberecon, liberecon''. La kuba iteligent-servoj planis bojkotadon de la manifestacioj kaj kun agentoj vestitaj kiel civitanoj, kreis tumulton por bloki ilin marŝadon, batis ilin kaj poste venis virinoj de la ''Federacio de Kubaj Virinoj'' kaj metis ili en busojn kaj aŭtojn.
Diversaj landoj montris sian malkonsenton kaj kondamnon kontraŭ tiu ago kiu malrespektas la homajn rajtojn de pacaj homoj. Kiel respondo kaj dankemo, la fama kuba kantistino Gloria Estefan organizis marŝadon en la strato 8 de Miami, ''la bastiono de la kontraŭkastrisma agado'' kiu okazos silente kaj en la fino estos preĝo kaj versoj de la Kuba Nacia Heroo, José Martí.

24 mar 2010

Kubo: la iama Kariba Perlo.

Kubo estas lando famkonata pri diversaj kialoj: belaj strandoj, afabla kaj entreprenema popolo, interesaj kolonistilaj urboj, kaj inter aliaj aferoj pro la kastrisma reĝimo de pli ol 50 jaroj en la povo. Multaj homoj, ĉefe maldesktraj, kredas ke tiu lando estas paradizo por ĝiaj loĝantoj aŭ vera ekzemplo de ankoraŭ vivanta socialisma sistemo post la falo de la Berlina Muro.
La vero pri tio estas tre malĝoja por la kubanoj kiuj ĉiutage vivas tie kaj devas ''fari milojn da inventoj'' por postvivi la tagojn pro manko kaj alta prezo de bazaj nutraĵoj, ekzisto de du valutoj, malpermeso libere vojaĝi, manko de liberesprimo kaj manipulado de ĉiaj eksteraj informoj.... Ĉi tiu blogo celos informi, el mia vidpunkto kiu ne estas radikala sed realisma, pri la opozicio de la kuba popolo al tiu reĝimo kiu akuzas ilin je salajruloj de la Usona Imperio, kaj konsekvence, teroristoj. Krom tio mi provos traduki artikolojn el aliaj hispanlingvaj blogoj de kubanoj kiuj vivas en tia infera situacio kaj ili deziras ke iliaj novaĵoj estu konataj tra la tuta mondo, kaj esperanto ludas gravan rolon pri tio.