25 mar 2010

Kuba disidento kaj martiro Orlando Zapata.

Post 86 tagoj je malsat-striko forpasis la kuba politika disidento kaj enkarcerigito Orlando Zapata Tamayo. Laŭ sonbendo sendita de la opozicio al la amaskomunikiloj, la patrino de la opozicianto akuzas la komunisman registaron pro murdado de ŝiaj filo.

Zapata Tamayo, 42jaraĝa, forpasis en la Hospitalo Fratoj Ameijeiras kaj li estas la dua kuba opozicianto kiu forpasas post malsatstriko en la karcero. La unua estis Pedro Luis Boitel, komence de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Zapata estis en la grupo de la 75 disidentoj kondamnitaj en la Nigra Printempo de la jaro 2003 je 28 jaroj en prizono, kvankam en lia kazo, la akumulado de punoj pro ''malobeo, malrespekto kaj protestoj favore de la homaj rajtoj" pligrandigis lian maliberigon ĝis 36 jaroj en prizono.

La disidento ekstrikis post kiam la registaro malakceptis liajn petoj, inter ili, vestiĝi blankolore kiel disidento kaj ne la karcera uniformo. Krome, li protestis pro la kondiĉoj en kiuj troviĝas la politikaj enkarcerigitoj kaj ankaŭ li malakceptis manĝi la manĝaĵon de la malliberejo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario